Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Vanselow La bela lando Esperanto Arg-1064-533 2010-04-05 14:20 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Mignon Germana Arg-1063-533 2010-04-05 14:35 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
La bela lando

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Mignon

 
tradukita de Karl Vanselow    
 
Ĉu konas vi la landon kun la flor'   Kennst du das Land, wo die Zitronen blühn,
De citronujoj kaj oranĝa or'?   Im dunklen Laub die Goldorangen glühn,
Bluegas la ĉiel' kun milda vent',   Ein sanfter Wind vom blauen Himmel weht,
La mirt', la laŭro staras en silent'.   Die Myrte still und hoch der Lorbeer steht?
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,   Kennst du es wohl? Dahin! Dahin
Al tiu revo-land' sopiras mi.   Möcht ich mit dir, o mein Geliebter, ziehn!
 
Ĉu konas vi la domon sen kompar'?   Kennst du das Haus? Auf Säulen ruht sein Dach.
Kolonoj brilas, brilas la ĉambrar',   Es glänzt der Saal, es schimmert das Gemach,
Marmoraj dioj alrigardas nin   Und Marmorbilder stehn und sehn mich an:
Demande: Kio malgajigas vin?   Was hat man dir, du armes Kind, getan?
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,   Kennst du es wohl? Dahin! Dahin
Al tiu revo-land' sopiras mi.   Möcht ich mit dir, o mein Geliebter, ziehn!
 
Ĉu konas vi la monton en nebul'?   Kennst du den Berg und seinen Wolkensteg?
La vojon serĉas tra nubar' la mul',   Das Maultier sucht im Nebel seinen Weg,
De la rokegoj tondras la torent',   In Höhlen wohnt der Drachen alte Brut,
Kaverne loĝas praa drako-gent'.   Es stürzt der Fels und über ihn die Flut.
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,   Kennst du es wohl? Dahin! Dahin
Al tiu revo-land' sopiras mi.   Möcht ich mit dir, o mein Geliebter, ziehn!
 
Traduko de la Germana poemo "Mignon" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Karl Vanselow (*1877-03-20 -
†1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 60. Sub la teksto eatas tie
indikita: (Laŭ "Mignon" de Goethe. Verkita
nur por deklamo).
- Pri la aŭtoro Karl Vanselow legeblas
informoj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).