Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Mignon Germana Arg-1063-533 2010-04-05 14:35 Manfred nur tiun aldonu
Karl Vanselow La bela lando Esperanto Arg-1064-533 2010-04-05 14:20 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
La bela lando

 
tradukita de Karl Vanselow
 
Ĉu konas vi la landon kun la flor'
De citronujoj kaj oranĝa or'?
Bluegas la ĉiel' kun milda vent',
La mirt', la laŭro staras en silent'.
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,
Al tiu revo-land' sopiras mi.
 
Ĉu konas vi la domon sen kompar'?
Kolonoj brilas, brilas la ĉambrar',
Marmoraj dioj alrigardas nin
Demande: Kio malgajigas vin?
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,
Al tiu revo-land' sopiras mi.
 
Ĉu konas vi la monton en nebul'?
La vojon serĉas tra nubar' la mul',
De la rokegoj tondras la torent',
Kaverne loĝas praa drako-gent'.
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,
Al tiu revo-land' sopiras mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Mignon" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Karl Vanselow (*1877-03-20 -
†1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 60. Sub la teksto eatas tie
indikita: (Laŭ "Mignon" de Goethe. Verkita
nur por deklamo).
- Pri la aŭtoro Karl Vanselow legeblas
informoj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.