Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 
tradukita de Clarence Bicknell   tradukita de Antoni Grabowski    
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
Jen la lasta rozeto   Jen floras sola, forlasita   ’T is the last rose of summer
de fora somer'!   La lasta rozo de l' somero,   Left blooming alone;
Ĝiaj belaj kunuloj   Dum ĝia ĉarma gefrataro,   All her lovely companions
jam velkis sur ter'!   Velkinte kuŝas jam sur tero.   Are faded and gone;
Ne restas parenco,   Ne estas ia flor' parenca,   No flower of her kindred,
ne unu rozflor'   Nek roz-burĝono en proksimo,   No rosebud is nigh,
Partoprenas kompate   Por interŝanĝi la ridetojn   To reflect back her blushes,
en ĝia dolor'.   Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   To give sigh for sigh.
 
Mi ne lasos vin velki   Mi vin ne lasos, ho soleca,   I'll not leave thee, thou lone one!
tutsola, ho roz'.   Ĉagrene sur trunketo brili;   To pine on the stem;
Iru dormi kun ili   Ĉar la karuloj viaj dormas,   Since the lovely are sleeping,
en paca ripoz'.   Do iru, dormu vi kun ili!   Go sleep thou with them.
Nun viajn petalojn   Foliojn viajn mi afable   Thus kindly I scatter
disĵetas mi for   Disĵetas sur bedeto jena:   Thy leaves o'er the bed,
Al viaj kunuloj   Vi kuŝu apud senaroma,   Where thy mates of the garden
sen viv', sen odor'.   Malviva kunular' ĝardena!   Lie scentless and dead.
 
Tiel same volonte   Mi tiel sekvu, kiam pasos   So soon may I follow
formortus mi mem,   De l' amikeco flor' fidela,   When friendships decay,
Se ne plu min atendus   Kaj el brilanta amo-ringo   And from Love's shining circle
amika manprem'.   Elfalos lasta ŝton' juvela.   The gems drop away.
Ĉar kiu kun koro   Ĉar kiam velkis veraj koroj,   When true hearts lie wither'd
en tiu ĉi mond'   Sentemaj flugis for el rondo,   And fond ones are flown,
Volus loĝi izola   Ho, kiu volus tiam loĝi   Oh! who would inhabit
sen amo-respond'?   Solece en malvarma rondo?   his bleak world alone?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.