Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
tradukita de Clarence Bicknell   tradukita de Antoni Grabowski
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
Jen la lasta rozeto   Jen floras sola, forlasita
de fora somer'!   La lasta rozo de l' somero,
Ĝiaj belaj kunuloj   Dum ĝia ĉarma gefrataro,
jam velkis sur ter'!   Velkinte kuŝas jam sur tero.
Ne restas parenco,   Ne estas ia flor' parenca,
ne unu rozflor'   Nek roz-burĝono en proksimo,
Partoprenas kompate   Por interŝanĝi la ridetojn
en ĝia dolor'.   Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
Mi ne lasos vin velki   Mi vin ne lasos, ho soleca,
tutsola, ho roz'.   Ĉagrene sur trunketo brili;
Iru dormi kun ili   Ĉar la karuloj viaj dormas,
en paca ripoz'.   Do iru, dormu vi kun ili!
Nun viajn petalojn   Foliojn viajn mi afable
disĵetas mi for   Disĵetas sur bedeto jena:
Al viaj kunuloj   Vi kuŝu apud senaroma,
sen viv', sen odor'.   Malviva kunular' ĝardena!
 
Tiel same volonte   Mi tiel sekvu, kiam pasos
formortus mi mem,   De l' amikeco flor' fidela,
Se ne plu min atendus   Kaj el brilanta amo-ringo
amika manprem'.   Elfalos lasta ŝton' juvela.
Ĉar kiu kun koro   Ĉar kiam velkis veraj koroj,
en tiu ĉi mond'   Sentemaj flugis for el rondo,
Volus loĝi izola   Ho, kiu volus tiam loĝi
sen amo-respond'?   Solece en malvarma rondo?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.