Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 
tradukita de Clarence Bicknell    
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
Jen la lasta rozeto   ’T is the last rose of summer
de fora somer'!   Left blooming alone;
Ĝiaj belaj kunuloj   All her lovely companions
jam velkis sur ter'!   Are faded and gone;
Ne restas parenco,   No flower of her kindred,
ne unu rozflor'   No rosebud is nigh,
Partoprenas kompate   To reflect back her blushes,
en ĝia dolor'.   To give sigh for sigh.
 
Mi ne lasos vin velki   I'll not leave thee, thou lone one!
tutsola, ho roz'.   To pine on the stem;
Iru dormi kun ili   Since the lovely are sleeping,
en paca ripoz'.   Go sleep thou with them.
Nun viajn petalojn   Thus kindly I scatter
disĵetas mi for   Thy leaves o'er the bed,
Al viaj kunuloj   Where thy mates of the garden
sen viv', sen odor'.   Lie scentless and dead.
 
Tiel same volonte   So soon may I follow
formortus mi mem,   When friendships decay,
Se ne plu min atendus   And from Love's shining circle
amika manprem'.   The gems drop away.
Ĉar kiu kun koro   When true hearts lie wither'd
en tiu ĉi mond'   And fond ones are flown,
Volus loĝi izola   Oh! who would inhabit
sen amo-respond'?   his bleak world alone?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.