Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun aldonu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun aldonu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
tradukita de Clarence Bicknell
 
kun ok-liniaj strofoj
 
Jen la lasta rozeto
de fora somer'!
Ĝiaj belaj kunuloj
jam velkis sur ter'!
Ne restas parenco,
ne unu rozflor'
Partoprenas kompate
en ĝia dolor'.
 
Mi ne lasos vin velki
tutsola, ho roz'.
Iru dormi kun ili
en paca ripoz'.
Nun viajn petalojn
disĵetas mi for
Al viaj kunuloj
sen viv', sen odor'.
 
Tiel same volonte
formortus mi mem,
Se ne plu min atendus
amika manprem'.
Ĉar kiu kun koro
en tiu ĉi mond'
Volus loĝi izola
sen amo-respond'?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.