Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 
tradukita de Antoni Grabowski    
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
Jen floras sola, forlasita   ’T is the last rose of summer
La lasta rozo de l' somero,   Left blooming alone;
Dum ĝia ĉarma gefrataro,   All her lovely companions
Velkinte kuŝas jam sur tero.   Are faded and gone;
Ne estas ia flor' parenca,   No flower of her kindred,
Nek roz-burĝono en proksimo,   No rosebud is nigh,
Por interŝanĝi la ridetojn   To reflect back her blushes,
Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   To give sigh for sigh.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca,   I'll not leave thee, thou lone one!
Ĉagrene sur trunketo brili;   To pine on the stem;
Ĉar la karuloj viaj dormas,   Since the lovely are sleeping,
Do iru, dormu vi kun ili!   Go sleep thou with them.
Foliojn viajn mi afable   Thus kindly I scatter
Disĵetas sur bedeto jena:   Thy leaves o'er the bed,
Vi kuŝu apud senaroma,   Where thy mates of the garden
Malviva kunular' ĝardena!   Lie scentless and dead.
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos   So soon may I follow
De l' amikeco flor' fidela,   When friendships decay,
Kaj el brilanta amo-ringo   And from Love's shining circle
Elfalos lasta ŝton' juvela.   The gems drop away.
Ĉar kiam velkis veraj koroj,   When true hearts lie wither'd
Sentemaj flugis for el rondo,   And fond ones are flown,
Ho, kiu volus tiam loĝi   Oh! who would inhabit
Solece en malvarma rondo?   his bleak world alone?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.