Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun aldonu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
    tradukita de Clarence Bicknell
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
’T is the last rose of summer   Jen la lasta rozeto
Left blooming alone;   de fora somer'!
All her lovely companions   Ĝiaj belaj kunuloj
Are faded and gone;   jam velkis sur ter'!
No flower of her kindred,   Ne restas parenco,
No rosebud is nigh,   ne unu rozflor'
To reflect back her blushes,   Partoprenas kompate
To give sigh for sigh.   en ĝia dolor'.
 
I'll not leave thee, thou lone one!   Mi ne lasos vin velki
To pine on the stem;   tutsola, ho roz'.
Since the lovely are sleeping,   Iru dormi kun ili
Go sleep thou with them.   en paca ripoz'.
Thus kindly I scatter   Nun viajn petalojn
Thy leaves o'er the bed,   disĵetas mi for
Where thy mates of the garden   Al viaj kunuloj
Lie scentless and dead.   sen viv', sen odor'.
 
So soon may I follow   Tiel same volonte
When friendships decay,   formortus mi mem,
And from Love's shining circle   Se ne plu min atendus
The gems drop away.   amika manprem'.
When true hearts lie wither'd   Ĉar kiu kun koro
And fond ones are flown,   en tiu ĉi mond'
Oh! who would inhabit   Volus loĝi izola
his bleak world alone?   sen amo-respond'?
 
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.