Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show only standard export formats]
 additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred only this remove
Moore, Thomas * ’T is the Last Rose of Summer English Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred only this add
Grabowski, Antoni La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred only this remove
Bicknell, Clarence La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred only this remove

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
translated by N. N. 101   translated by Antoni Grabowski   translated by Clarence Bicknell
 
Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.   Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,   Jen la lasta rozeto de fora somer'!
La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:   Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.   Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!
ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,   Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,   Ne restas parenco, ne unu rozflor'
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.   Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   Partoprenas kompate en ĝia dolor'.
 
Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti   Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;   Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.
Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.   Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!   Iru dormi kun ili en paca ripoz'.
En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:   Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:   Nun viajn petalojn disĵetas mi for
Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.   Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!   Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.
 
Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus   Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,   Tiel same volonte formortus mi mem,
Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:   Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.   Se ne plu min atendus amika manprem'.
Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,   Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,   Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'
En la dezerta mondo volonte kiu restus?   Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?   Volus loĝi izola sen amo-respond'?
 
  Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
  Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.
Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.