Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun aldonu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun forigu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
tradukita de N. N. 101   tradukita de Clarence Bicknell
 
Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.   Jen la lasta rozeto de fora somer'!
La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:   Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!
ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,   Ne restas parenco, ne unu rozflor'
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.   Partoprenas kompate en ĝia dolor'.
 
Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti   Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.
Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.   Iru dormi kun ili en paca ripoz'.
En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:   Nun viajn petalojn disĵetas mi for
Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.   Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.
 
Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus   Tiel same volonte formortus mi mem,
Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:   Se ne plu min atendus amika manprem'.
Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,   Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'
En la dezerta mondo volonte kiu restus?   Volus loĝi izola sen amo-respond'?
 
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.