Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun aldonu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun forigu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 
tradukita de N. N. 101    
 
Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.   ’T is the last rose of summer left blooming alone;
La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:   All her lovely companions are faded and gone;
ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,   No flower of her kindred, no rosebud is nigh,
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.   To reflect back her blushes, to give sigh for sigh.
 
Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti   I'll not leave thee, thou lone one! To pine on the stem;
Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.   Since the lovely are sleeping, go sleep thou with them.
En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:   Thus kindly I scatter thy leaves o'er the bed,
Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.   Where thy mates of the garden lie scentless and dead.
 
Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus   So soon may I follow when friendships decay,
Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:   And from Love's shining circle the gems drop away.
Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,   When true hearts lie wither'd and fond ones are flown,
En la dezerta mondo volonte kiu restus?   Oh! who would inhabit this bleak world alone?
 
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.