Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun forigu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de N. N. 101
 
Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,   Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.
Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.   La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:
Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,   ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,
Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;   Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti
Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!   Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.
Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:   En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:
Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!   Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,   Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus
Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.   Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:
Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,   Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,
Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?   En la dezerta mondo volonte kiu restus?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
 
    Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.