Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
tradukita de Antoni Grabowski
 
Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,
Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.
Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,
Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!
Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:
Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,
Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.
Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,
Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.