Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun aldonu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun forigu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 
tradukita de Clarence Bicknell   tradukita de N. N. 101
 
Jen la lasta rozeto de fora somer'!   Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!   La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:
Ne restas parenco, ne unu rozflor'   ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,
Partoprenas kompate en ĝia dolor'.   Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.
 
Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.   Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti
Iru dormi kun ili en paca ripoz'.   Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.
Nun viajn petalojn disĵetas mi for   En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:
Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.   Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.
 
Tiel same volonte formortus mi mem,   Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus
Se ne plu min atendus amika manprem'.   Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'   Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,
Volus loĝi izola sen amo-respond'?   En la dezerta mondo volonte kiu restus?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.
 
    Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.