Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 
tradukita de Clarence Bicknell   tradukita de Antoni Grabowski    
 
Jen la lasta rozeto de fora somer'!   Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,   ’T is the last rose of summer left blooming alone;
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!   Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.   All her lovely companions are faded and gone;
Ne restas parenco, ne unu rozflor'   Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,   No flower of her kindred, no rosebud is nigh,
Partoprenas kompate en ĝia dolor'.   Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   To reflect back her blushes, to give sigh for sigh.
 
Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.   Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;   I'll not leave thee, thou lone one! To pine on the stem;
Iru dormi kun ili en paca ripoz'.   Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!   Since the lovely are sleeping, go sleep thou with them.
Nun viajn petalojn disĵetas mi for   Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:   Thus kindly I scatter thy leaves o'er the bed,
Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.   Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!   Where thy mates of the garden lie scentless and dead.
 
Tiel same volonte formortus mi mem,   Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,   So soon may I follow when friendships decay,
Se ne plu min atendus amika manprem'.   Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.   And from Love's shining circle the gems drop away.
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'   Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,   When true hearts lie wither'd and fond ones are flown,
Volus loĝi izola sen amo-respond'?   Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?   Oh! who would inhabit this bleak world alone?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.