Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Clarence Bicknell
 
Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,   Jen la lasta rozeto de fora somer'!
Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.   Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!
Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,   Ne restas parenco, ne unu rozflor'
Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   Partoprenas kompate en ĝia dolor'.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;   Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.
Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!   Iru dormi kun ili en paca ripoz'.
Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:   Nun viajn petalojn disĵetas mi for
Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!   Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,   Tiel same volonte formortus mi mem,
Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.   Se ne plu min atendus amika manprem'.
Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,   Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'
Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?   Volus loĝi izola sen amo-respond'?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.