Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Vanselow Kristana kanto Esperanto Arg-1050-528 2010-03-24 10:05 Manfred nur tiun forigu
Eduard Kremser Oramus, vocamus Latina 1877 Arg-1048-528 2010-03-22 21:10 Manfred nur tiun aldonu
Theodore Baker We gather together Angla Arg-1047-528 2010-03-22 21:09 Manfred nur tiun aldonu
Adriaen (François) Valéry * Wilt heden nu treden Nederlanda 1597 Arg-1046-528 2010-08-15 19:38 mgr nur tiun forigu
Joseph Weyl Wir treten zum Beten Germana 1877 Arg-1049-528 2010-03-24 10:16 Manfred nur tiun aldonu

Adriaen (François) Valéry,
Kristana kanto

 

Adriaen (François) Valéry,
Wilt heden nu treden

 
tradukita de Karl Vanselow    
 
Al Dio, la lumo de nia espero,   Wilt heden nu treden voor God, den Heere,
Aŭdiĝu la kanto de nia ador',   Hem boven al loven van harte zeer,
Al Dio ni preĝu kun pia sincero,   En maken groot zijns lieven namens eere,
Ke benu kaj ŝirmu nin Lia favor'.   Die daar nu onzen vijand slaat terneer.
 
Li montru la vojon, Li gvidu la sorton   Ter eeren ons Heeren wilt al uw dagen
Al suna estonto tra ĉiu nubar',   Dit wonder bijzonder gedenken toch.
Al niaj animoj Li donu la forton   Maakt u, o mensch, voor God steeds wel te dragen,
Por venki malamon de malamikar'.   Doet ieder recht en wacht u voor bedrog!
 
Al Dio ni preĝu kun kredo kaj pio,   Bidt, waket en maket, dat g’in bekoring
Al Dio ni fidu kun kora ador'.   En ’t kwade met schade toch niet en valt.
Leviĝu ĉielen la melodio   Uw vroomheid brengt den vijand tot verstoring,
De nia kantado por Lia honor'.   Al waar’ zijn rijk nog eens zoo sterk bewald!
 
Traduko de la Nederlanda poemo "Wilt heden
nu treden" de Adriaen (François) Valéry
(Adrianus Valerius, *1575 - †1620-01-27)
en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 64. Sub la teksto estas
indikita: (Verkita laŭ la nederlanda
melodio "Wilt heden nu treden". Originalan
melodion kreis Rolf W. Althoff.) - Pri la
aŭtoro Karl Vanselow legeblas informoj
en http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.
  Verkinto de tiu ĉi Nederlanda poemo estas
Adriaen (François) Valéry (Adrianus
Valerius, *1575 - †1620-01-27),
publikigita 1597.

La verkinto Adriaen (François) Valéry,
kiu poste alprenis la latinigitan nomon
Adrianus Valerius, estis filo de franc-devena
nederlanda militista skribisto kaj notario,
kiu en 1569 fariĝis civitano de la
nederlanda urbo Middelburg. Vidu ankaŭ
la retejojn
http://www.hymntime.com/tch/non/foreign.htm?nl/wilthede.htm,
http://www.cyberhymnal.org/non/nl/wilthede.htm,
http://ingeb.org/spiritua/wirtretz.html,
http://de.wikipedia.org/wiki/Adriaen_Val%C3%A9ry
kaj http://www.hymntime.com/tch/non/foreign.htm?nl/wilthede.htm.