Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adriaen (François) Valéry * Wilt heden nu treden Nederlanda 1597 Arg-1046-528 2010-08-15 19:38 mgr nur tiun aldonu
Theodore Baker We gather together Angla Arg-1047-528 2010-03-22 21:09 Manfred nur tiun forigu
Karl Vanselow Kristana kanto Esperanto Arg-1050-528 2010-03-24 10:05 Manfred nur tiun forigu
Joseph Weyl Wir treten zum Beten Germana 1877 Arg-1049-528 2010-03-24 10:16 Manfred nur tiun aldonu
Eduard Kremser Oramus, vocamus Latina 1877 Arg-1048-528 2010-03-22 21:10 Manfred nur tiun aldonu

Adriaen (François) Valéry,
We gather together

 

Adriaen (François) Valéry,
Kristana kanto

 
tradukita de Theodore Baker   tradukita de Karl Vanselow
 
We gather together to ask the Lord’s blessing;   Al Dio, la lumo de nia espero,
He chastens and hastens His will to make known.   Aŭdiĝu la kanto de nia ador',
The wicked oppressing now cease from distressing.   Al Dio ni preĝu kun pia sincero,
Sing praises to His Name; He forgets not His own.   Ke benu kaj ŝirmu nin Lia favor'.
 
Beside us to guide us, our God with us joining,   Li montru la vojon, Li gvidu la sorton
Ordaining, maintaining His kingdom divine;   Al suna estonto tra ĉiu nubar',
So from the beginning the fight we were winning;   Al niaj animoj Li donu la forton
Thou, Lord, were at our side, all glory be Thine!   Por venki malamon de malamikar'.
 
We all do extol Thee, Thou Leader triumphant,   Al Dio ni preĝu kun kredo kaj pio,
And pray that Thou still our Defender will be.   Al Dio ni fidu kun kora ador'.
Let Thy congregation escape tribulation;   Leviĝu ĉielen la melodio
Thy Name be ever praised! O Lord, make us free!   De nia kantado por Lia honor'.
 
Traduko de la Nederlanda poemo "Wilt heden
nu treden" de Adriaen (François) Valéry
(Adrianus Valerius, *1575 - †1620-01-27)
en la Anglan de Theodore Baker (*1851 -
†1934).

Pri la tradukinto Theodore Baker vidu la
retejon http://www.hymntime.com/tch/bio/b/a/k/baker_t.htm.
Li angligis la tekston de la kanto laŭ
la Germanigo farita de la aŭstro Eduard
Kremser (1838 - 1914). Pri Eduard Kremser
vidu: http://www.hymntime.com/tch/bio/k/r/kremser_e.htm.
  Traduko de la Nederlanda poemo "Wilt heden
nu treden" de Adriaen (François) Valéry
(Adrianus Valerius, *1575 - †1620-01-27)
en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 64. Sub la teksto estas
indikita: (Verkita laŭ la nederlanda
melodio "Wilt heden nu treden". Originalan
melodion kreis Rolf W. Althoff.) - Pri la
aŭtoro Karl Vanselow legeblas informoj
en http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.