Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Vanselow Kristana kanto Esperanto Arg-1050-528 2010-03-24 10:05 Manfred nur tiun forigu
Eduard Kremser Oramus, vocamus Latina 1877 Arg-1048-528 2010-03-22 21:10 Manfred nur tiun aldonu
Theodore Baker We gather together Angla Arg-1047-528 2010-03-22 21:09 Manfred nur tiun aldonu
Adriaen (François) Valéry * Wilt heden nu treden Nederlanda 1597 Arg-1046-528 2010-08-15 19:38 mgr nur tiun aldonu
Joseph Weyl Wir treten zum Beten Germana 1877 Arg-1049-528 2010-03-24 10:16 Manfred nur tiun aldonu

Adriaen (François) Valéry,
Kristana kanto

 
tradukita de Karl Vanselow
 
Al Dio, la lumo de nia espero,
Aŭdiĝu la kanto de nia ador',
Al Dio ni preĝu kun pia sincero,
Ke benu kaj ŝirmu nin Lia favor'.
 
Li montru la vojon, Li gvidu la sorton
Al suna estonto tra ĉiu nubar',
Al niaj animoj Li donu la forton
Por venki malamon de malamikar'.
 
Al Dio ni preĝu kun kredo kaj pio,
Al Dio ni fidu kun kora ador'.
Leviĝu ĉielen la melodio
De nia kantado por Lia honor'.
 
Traduko de la Nederlanda poemo "Wilt heden
nu treden" de Adriaen (François) Valéry
(Adrianus Valerius, *1575 - †1620-01-27)
en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 64. Sub la teksto estas
indikita: (Verkita laŭ la nederlanda
melodio "Wilt heden nu treden". Originalan
melodion kreis Rolf W. Althoff.) - Pri la
aŭtoro Karl Vanselow legeblas informoj
en http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.