Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Lazarus Zamenhof En sonĝo Esperanto Arg-1041-526 2010-03-12 14:30 Manfred nur tiun aldonu
Heinrich Heine * Mir träumte Germana Arg-1040-526 2010-03-12 14:06 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Mi sonĝis Esperanto Arg-1042-526 2010-03-12 15:40 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Mi sonĝis

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En sonĝo princinon vidis mi
Kun vangoj malsekaj de ploro, -
Sub arbo, sub verda jen sidis ni,
Tenante nin koro ĉe koro.
 
"De via patro la reĝa kron',
Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for la sceptro kaj ankaŭ la tron' -
Vin mem mi deziras, aminda!"
 
- "Ne eblas tio!" respondis ŝi:
"En tombo mi estas tenata,
Ja nur en la nokto venas mi
Al vi, mia sole amata!"
 
Traduko de la Germana poemo "Mir träumte"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, permesis al mi
ŝanĝi kelkajn liniojn de tiu Esperantigo,
kiun verkis Ludoviko Zamenhofo; ĉar en
la origina versio de Zamenhofo la finaj
vortoj de la unuaj kaj triaj linioj estas
dusilaboj, dum en la origina versio de H.
Heine tiuj estas uunsilabaj, tiel ke la
akcento estas sur la lasta silabo de tiuj
linioj. Krome, en du linioj mankas en la
Zamenhofa origina versio kvara akcentita
silabo. Tion mi provis "plibonigi". (Mi
supozas, ke s-ano Zamenhof pardonus tion
al mi.)