Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bennemann, Paul Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred nur tiun aldonu
Bierbaum, Otto Julius * Liebesbrief Germana Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred nur tiun forigu

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Über die Ferne hin,   En malproksimon for,
Täler hin, Berge hin,   Super la montojn for,
Durch alle Tage und Nächte hin,   Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
Sing ich zu dir, o Geliebte.   Kantas mi al vi, ho amatino.
Hörst du mich?   Ĉu vi aŭdas min?
 
Lausche dem Rauschen der Bäume im Regen,   Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo;
Lausche dem Winde, der über die Halme   Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj
Mit dem zärtlichen Fittiche hinstreift,   Per karesa flugilo ŝvebas;
Lausche dem holden Munde der Nacht;   Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto:
Lausche in dich.   Aŭskultu vin mem.
 
Lausche geschlossenen Auges, höre,   Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu,
Höre dein Herz, das rauschende, höre,   Aŭdu vian muĝantan koron
Höre dein Blut: es trägt meine Stimme,   Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon,
Trägt meine Liebe durch all dein Leben:   Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo:
Zu dir, um dich   Al vi, pro vi
Tönt mein Rufen,   Sonas mia voko,
Tönt meine sehnsuchtsvolle Seele,   Sonas mia sopirplena animo,
Die dich sucht.   Kiu vin serĉas.
 
Über die Ferne hin,   En malproksimon for,
Berge hin, Täler hin,   Super la montojn for,
Durch alle Tage und Nächte hin   Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
Sing ich zu dir, o Geliebte,   Kantas mi al vi, ho amatino,
Singt meine Seele zu dir.   Kantas mia animo al vi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01).

Das Gedicht ist zu finden unter
http://www.deutsche-liebeslyrik.de/bierbaum.htm#g43
und
http://www.zeno.org/Literatur/M/Bie
baum,+Otto+Julius/Gedichte/Ausgew%C3%A4h
te+Gedichte/Gemma/Zwei+Liebesbriefe/1.+%5B%C3%9Cber+die+Ferne+hin%5D
.

Hinsichtlich des Verfassers siehe:
http://de.wikipedia.org/wiki/Otto_Julius_Bierbaum.
  Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2010-03.01.

La unua Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann.
Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la
poemon denove; ĉar mi pensas, ke la
traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 –
1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo.