Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Bennemann Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred nur tiun forigu
Otto Julius Bierbaum * Liebesbrief Germana Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred nur tiun aldonu

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En malproksimon for,
Super la montojn for,
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
Kantas mi al vi, ho amatino.
Ĉu vi aŭdas min?
 
Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo;
Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj
Per karesa flugilo ŝvebas;
Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto:
Aŭskultu vin mem.
 
Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu,
Aŭdu vian muĝantan koron
Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon,
Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo:
Al vi, pro vi
Sonas mia voko,
Sonas mia sopirplena animo,
Kiu vin serĉas.
 
En malproksimon for,
Super la montojn for,
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
Kantas mi al vi, ho amatino,
Kantas mia animo al vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2010-03.01.

La unua Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann.
Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la
poemon denove; ĉar mi pensas, ke la
traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 –
1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo.