Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Franz De la Dachstein-mont' Esperanto Arg-1032-522 2010-03-03 10:30 Manfred nur tiun forigu
Jakob Dirnböck * Hoch vom Dachstein an Germana 1844 Arg-1029-522 2014-04-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu

Jakob Dirnböck ,
De la Dachstein-mont'

 
tradukita de Karl Franz
 
De la Dachstein-mont’ – alta aglo-tron’
Ĝis la Venda land’ ĉe la bord’ de l’ Sav’,
De la Mürz-torent’ en alpejkanton’
Ĝis la vinberland’ ĉe la Drav’
Ĉi belega land’, la Stiria land’
Estas mia kara hejma land’!
 
Kie saltas ĉam’ sur la roka mur’,
Grimpas la ĉasisto en arbar’,
Kie paŝtistin’ jodlas pro plezur’,
En ĉieltuŝanta altmontar’.
Ĉi belega land’, la Stiria land’
Estas mia kara hejma land’!
 
Kie per labor’, fajro kaj martel’
Feron gajnas hom’ el la sankta ter’,
Kier abiar’ kreskas al ĉiel’,
Kaj eĉ spitas al veter-koler’:
Ĉi belega land’, la Stiria land’
Estas mia kara hejma land’!
 
Kie la fidel’ de germana gent’,
Kredo, virto kaj la vira glor’ -
Sur knabina vang’ la hontema sent’,
Ĉiam restas la mastrin-fervor’:
Ĉi belega land’, la Stiria land’
Estas mia kara hejma land’!
 
 
Traduko de la Germana poemo "Hoch vom
Dachstein an" de Jakob Dirnböck (*1809
- †1861) en Esperanton de Karl
Franz.

La tradukon verkis Karl Franz, ĝi aperis
en la revuo “Heroldo”- n-ro 47 (804)
de l’ 25° de Novembro 1934. La himno
estas kantata lau la melodio, kiun verkis
Ludwig Carl Seydler (1810 – 1888).
Ĝi estas la himno de la aŭstria federacia
lando Stirio. Vidu ankaŭ la retejon
www.literaturo.dk, kiun kunmetis
s-ro Lars Kromann el Fakse, Danio. Rigardu
la retejon http://www.literaturo.dk/dachstein.htm.
La kanto enhavas entute dek strofojn, el
kiuj Karl Franz tradukis nur tiujn ĉi
kvar.