Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Franz De la Dachstein-mont' Esperanto Arg-1032-522 2010-03-03 10:30 Manfred nur tiun forigu
Jakob Dirnböck * Hoch vom Dachstein an Germana 1844 Arg-1029-522 2014-04-23 13:04 Manfred nur tiun forigu

Jakob Dirnböck ,
Hoch vom Dachstein an

 

Jakob Dirnböck ,
De la Dachstein-mont'

 
    tradukita de Karl Franz
 
Hoch vom Dachstein an, wo der Aar noch haust   De la Dachstein-mont’ – alta aglo-tron’
Bis zum Wendenland am Bett der Sav’   Ĝis la Venda land’ ĉe la bord’ de l’ Sav’,
Und vom Alptal an, das die Mürz durchbraust,   De la Mürz-torent’ en alpejkanton’
Bis ins Rebenland im Tal der Drav’   Ĝis la vinberland’ ĉe la Drav’
Liegt ein schönes Land, ist mein Heimatland,   Ĉi belega land’, la Stiria land’
ist mein liebes teures Steyrerland!   Estas mia kara hejma land’!
 
Wo der Gemsbock keck von der Felswand springt   Kie saltas ĉam’ sur la roka mur’,
Und der Jäger kühn sein Leben wagt;   Grimpas la ĉasisto en arbar’,
Wo die Sennerin frohe Lieder singt   Kie paŝtistin’ jodlas pro plezur’,
Am Gebirg, das hoch in Wolken ragt:   En ĉieltuŝanta altmontar’.
Dieses schöne Land ist mein Heimatland,   Ĉi belega land’, la Stiria land’
ist mein liebes teures Steyrerland!   Estas mia kara hejma land’!
 
Wo die Kohlenglut und des Hammers Kraft,   Kie per labor’, fajro kaj martel’
Starker Hände Fleiß das Eisen zeugt   Feron gajnas hom’ el la sankta ter’,
Wo noch Eichen stehn, voll und grün von Saft   Kier abiar’ kreskas al ĉiel’,
Die kein Sturmwind je noch hat gebeugt   Kaj eĉ spitas al veter-koler’:
Dieses schöne Land ist mein Heimatland,   Ĉi belega land’, la Stiria land’
ist mein liebes teures Steyrerland!   Estas mia kara hejma land’!
 
Wo noch deutsches Wort und Handschlag gilt   Kie la fidel’ de germana gent’,
Frommer Sinn noch herrscht und Tugend währt;   Kredo, virto kaj la vira glor’ -
Wo auf Mädchenwang noch das Schamrot spielt   Sur knabina vang’ la hontema sent’,
Und die Hausfrau klug den Segen mehrt:   Ĉiam restas la mastrin-fervor’:
Dieses schöne Land ist mein Heimatland,   Ĉi belega land’, la Stiria land’
ist mein liebes teures Steyrerland!   Estas mia kara hejma land’!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Jakob Dirnböck (*1809 - †1861),
publikigita 1844.

Siehe die Netzseiten www.volksliederarchiv.de
und http://www.verwaltung.steiermark.at/cms/beitrag/10014256/254643/.
Es ist die Steyrische Landeshymne, die
Hymne des österreichischen Bundeslandes
Steyermark. Es ist zu singen nach einer
von Ludwig Carl Seydler (1810 – 1888)
komponierten Meldodie.
Das Lied enthält insgesamt zehn Strophen;
hier sind nur die vier Strophen angegeben,
die Karl Franz ins Esperanto übersetzt
hat.
Vidu ankaŭ:
http://www.steiermark.at/cms/beitrag/10000749/1741/.
 
 
    Traduko de la Germana poemo "Hoch vom
Dachstein an" de Jakob Dirnböck (*1809
- †1861) en Esperanton de Karl
Franz.

La tradukon verkis Karl Franz, ĝi aperis
en la revuo “Heroldo”- n-ro 47 (804)
de l’ 25° de Novembro 1934. La himno
estas kantata lau la melodio, kiun verkis
Ludwig Carl Seydler (1810 – 1888).
Ĝi estas la himno de la aŭstria federacia
lando Stirio. Vidu ankaŭ la retejon
www.literaturo.dk, kiun kunmetis
s-ro Lars Kromann el Fakse, Danio. Rigardu
la retejon http://www.literaturo.dk/dachstein.htm.
La kanto enhavas entute dek strofojn, el
kiuj Karl Franz tradukis nur tiujn ĉi
kvar.