Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Via rido Esperanto 2001-03 Arg-1022-519 | MR-346-1a 2012-09-20 14:10 Manfred nur tiun forigu
Augustin Wibbelt * Din Lachen Basgermana Arg-1020-519 2010-02-22 11:27 Manfred nur tiun aldonu

Augustin Wibbelt,
Via rido

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Se mi aŭdas vian helan
ridon laŭte soni nun,
tra animo mia kvazaŭ
iras hela bril’ de l’ sun’.
 
Kaj la vivo estas brila
kaj la mondo bela pli –
Senmezure riĉa estas
gaja homo kiel vi!
 
Traduko de la Basgermana poemo "Din Lachen"
de Augustin Wibbelt (*1862-09-19 -
†1947-09-14) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2001-03.

Profesoro d-ro Hans Taubken, kunlaboranto
kaj estrarano de la societo "Augustin
Wibbelt", afable permesis al mi, Manfred
Retzlaff, per retletero de l' 30.04.2008
la enretigon de miaj tradukoj de poemoj
de Augustin Wibbelt. Vidu ankaŭ la retejon
de la societo "Augustin Wibbelt":
http://www.muenster.org/wibbelt/.