Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Augustin Wibbelt * Moder Nacht Basgermana Arg-1018-518 2010-02-22 11:14 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Patrino nokto Esperanto 1984 Arg-1019-518 | MR-168-2b 2010-02-22 11:11 Manfred nur tiun forigu

Augustin Wibbelt,
Patrino nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Vian stelo-vojon vi
lante venas nun je l‘ fin‘.
Ho, ne pensis iam mi,
ke la tag‘ lacigos min. 1)
 
Estis ĝoj‘ en mia sin‘,
kantis birdoj ĉie ĉi. –
Nokt‘, patrino, kovru min!
Lacas, morte lacas mi.
 
Traduko de la Basgermana poemo "Moder
Nacht" de Augustin Wibbelt (*1862-09-19
- †1947-09-14) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984.

Profesoro d-ro Hans Taubken, kunlaboranto
kaj estrarano de la societo "Augustin
Wibbelt", afable permesis al mi, Manfred
Retzlaff, per retletero de l' 30.04.2008
la enretigon de miaj tradukoj de poemoj
de Augustin Wibbelt. Vidu ankaŭ la retejon
de la societo "Augustin Wibbelt":
http://www.muenster.org/wibbelt/.