Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Somera kanto Esperanto 1983 Arg-1015-516 | MR-058-2b 2010-02-21 01:27 Manfred nur tiun forigu
Augustin Wibbelt * Summerleed Germana Arg-1014-516 2010-02-20 23:13 Manfred nur tiun aldonu

Augustin Wibbelt,
Somera kanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sub hela sunradio
malhelas la arbar‘,
ĉirkaŭe verdas ĉio,
brilegas grenkampar‘.
 
Kaj ornamita estas
per floroj nun la ter‘,
la nokto eĉ sin vestas
arĝente en somer‘.
 
Viglega moviĝado
regadas ĉirkaŭ mi,
beatas la vivado,
someras ĉie ĉi.
 
Traduko de la Germana poemo "Summerleed"
de Augustin Wibbelt (*1862-09-19 -
†1947-09-14) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983.

Profesoro d-ro Hans Taubken, estrarano de
la societo "Augustin Wibbelt", afable
permesis al mi, Manfred Retzlaff, per
retletero de l' 30.04.2008 la enretigon
de miaj tradukoj de poemoj de Augustin
Wibbelt. Vidu ankaŭ la retejon de la
societo "Augustin Wibbelt":
http://www.muenster.org/wibbelt/.