Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La dentkuracisto Esperanto Arg-1012-513 2010-02-19 09:52 Manfred nur tiun forigu
Eugen Roth * Der Zahnarzt Germana Arg-1008-513 2010-02-18 14:46 Manfred nur tiun aldonu

Eugen Roth,
La dentkuracisto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ne ĉiuj molaj seĝoj estas
sidejoj plaĉaj, kie restas
volonte ni; precipe tiuj
konataj seĝoj, antaŭ kiuj
la dento-kuracist’ praktikas
kaj sian arton artifikas.
Ridete diras li sen koro:
‚Ja estos preskaŭ sen doloro!’
Sed, bedaŭrinde, sub la plombo
puŝiĝas li al katakombo.
Per la hoketo en la fundo
laboras li en la dent-grundo.1)
Kaj per borilo li sen ĝeno
penetras ĝis la nerv-fadeno.
Nun montru, hom’, anim-grandecon!
Ĉar li kontrolas la taŭgecon
de l’ pinglo, kiun li nun prenas
por pruvi, ke doloro-plenas
interne vi; sed vi ekstere
restadu firma, kvazaŭ fere.
Se ambaŭ vi nun pruvis tion,
ekfermas la dentisto ĉion.
Nun kronas sian verkon li
per or’, rekonsoliĝas ni
kaj montras niajn dentojn ree
kun larm’ ankoraŭ, sed senvee.
Fanfaronul’ silentas pri
la timo, kiun sentis li.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Zahnarzt"
de Eugen Roth (*1895-01-24 - †1976-04-28)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\Kontrolas li la dentan fundon\\eĉ
atingante ties grundon.