Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Printempa lido Esperanto 1984-02-28 Arg-997-508 | MR-72-1 2014-05-01 09:00 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Heinrich Christoph Hölty * Frühlingslied Germana Arg-996-508 2014-05-01 10:13 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Printempa lido Esperanto 1984-07 Arg-998-508 2013-02-26 15:15 Manfred nur tiun forigu

Ludwig Heinrich Christoph Hölty,
Printempa lido

 

Ludwig Heinrich Christoph Hölty,
Printempa lido

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Aero blua, verda val'!   Ĉielo bluas super mi;
Invitas nin herbej-regal'.   En tiu verda valo ĉi
Floretoj Majaj floras.   Floretoj buntas ĉie,
Primola bunt'   Sur la herbej'
Natura punt'   En ĉiu ej',
La grundon pli dekoras.   Floradas idilie.
 
Nun venu la amant' de l' Maj',   Pro tio venu tien ĉi,
Ekĝoju pri la mondo kaj   Kaj ĝoju pri la mondo vi
La Dia patra amo;   Kaj pri l' bonec' de Dio,
Estigis ĝi   Per kies fort'1)
Kun harmoni'   Kaj kies vort'
La arbon en ornamo.   Fariĝis ja ĉi ĉio.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingslied"
de Ludwig Heinrich Christoph Hölty (Holtjo,
Ludoviko Henriko Kristofo, *1748-12-21 -
†1776-09.01) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
tradukon en la "Vestfaliaj Flugfolioj",
n-ro 61, kiujn eldonis siatempe s-ro
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco). Pri
Richard Schulz troviĝas informoj en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Frühlingslied"
de Ludwig Heinrich Christoph Hölty (Holtjo,
Ludoviko Henriko Kristofo, *1748-12-21 -
†1776-09.01) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-02-28.

 
 
    1) aŭ:\\Kaj pri l' boneco Dia.\\Per Lia
fort'\\Kaj Lia vort'\\Ekestis belo ĉia.