Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Vanselow Elkora diro Esperanto Arg-995-507 2014-06-20 21:09 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Ich wollt, meine Schmerzen ergössen Germana Arg-994-507 2010-01-23 18:22 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Elkora diro

 

Heinrich Heine,
Ich wollt, meine Schmerzen ergössen

 
tradukita de Karl Vanselow    
 
Mi volus, ke tuta la forto   Ich wollt, meine Schmerzen ergössen
De l' amo el mia kor'!   Sich all in ein einziges Wort,
Kuniĝu en unu vorto.   Das gäb ich den lustigen Winden,
La vento ĝin portu for.   Die trügen es lustig fort.
 
Al vi kun flustra kareso   Sie tragen zu dir, Geliebte,
Ĝin portu la venta spir',   Das schmerzerfüllte Wort;
Por ke vi memoru sen ĉeso   Du hörst es zu jeder Stunde,
La ardon de mia sopir'.   Du hörst es an jedem Ort.
 
Kaj kiam vi kuŝos en dormo,   Und hast du zum nächtlichen Schlummer
Ĝi sonu kun mara bru',   Geschlossen die Augen kaum,
Ĝi sonu kun forto de ŝtormo   So wird dich mein Wort verfolgen
Tra viaj sonĝoj plu.   Bis in den tiefsten Traum.
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Entnommen aus der Sammlung von Liebesgedichten
Heinrich Heines
http://www.deutsche-liebeslyrik.de/heine_alle_gedichte_a_bis_k.htm#g101,.
Traduko de la Germana poemo "Ich wollt,
meine Schmerzen ergössen" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en la retejo
http://esperantoplatz.wikispaces.com/Vanselow+und+Esperanto.
Pri la tradukinto Karl Vanselow rigardu
ankaŭ la vikipedian paĝaron
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.
La poem-traduko aperis ankaŭ en la n-ro
7(902)de la revuo "Heroldo" de l' 22.11.1936.