Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Germana Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur tiun forigu
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Gesang der Geister über den Wassern

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 
    tradukita de Karl Jost
 
Des Menschen Seele   La homa animo
Gleicht dem Wasser:   similas al akvo,
Vom Himmel kommt es,   de l' ĉielo ĝi venas,
Zum Himmel steigt es,   al ĉielo ĝi iras,
Und wieder nieder   kaj devas denove
Zur Erde muß es,   reveni al tero,
Ewig wechselnd.   daŭre ŝanĝante.
 
Strömt von der hohen,   Torente de l' alta
Steilen Felswand   kruta rokvando
Der reine Strahl,   pura la akvo
Dann stäubt er lieblich   ĉarme disŝprucas
In Wolkenwellen   je nubondoj
Zum glatten Fels,   sur glatan rokon,
Und leicht empfangen,   kaj facilkviete
Wallt er verschleiernd,   fluas nubvuale,
Leisrauschend   murmure
Zur Tiefe nieder.   en la profundon.
 
Ragen Klippen   Se staras rifoj
Dem Sturz entgegen,   al falo kontraŭe,
Schäumt er unmutig   ĝi ŝaŭmas kolere,
Stufenweise   ŝtup-al-ŝtupe
Zum Abgrund.   abismen.
 
Im flachen Bette   Nun malrapide
Schleicht er das Wiesental hin,   ĝi trarampas la valon,
Und in dem glatten See   kaj en glata la lag'
Weiden ihr Antlitz   respegulas sin.
Alle Gestirne.   ĉiuj la astroj.
 
Wind ist der Welle   Vent' estas al ondo
Lieblicher Buhler;   ĉarma kunulo;
Wind mischt vom Grund aus   vent' kirlas el fundo
Schäumende Wogen.   ŝaŭmantajn ondegojn.
 
Seele des Menschen,   Animo de l' homo,
Wie gleichst du dem Wasser!   vi similas al akvo!
Schicksal des Menschen,   Sorto de l' homo,
Wie gleichst du dem Wind!   al vent' similas ja vi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

 
  Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Karl
Jost (*1876 - †1952).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo
"Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144),
27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin
tien.
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto
loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis
kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo
kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron
de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn.
Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch