Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Germana Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur tiun forigu
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur tiun aldonu
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Gesang der Geister über den Wassern

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 
    tradukita de Willy Nüesch
 
Des Menschen Seele   La homanimo
Gleicht dem Wasser:   Similas al akvo:
Vom Himmel kommt es,   De l' ĉielo ĝi venas,
Zum Himmel steigt es,   Al ĉielo ĝi iras,
Und wieder nieder   Kaj infren ree
Zur Erde muß es,   Al tero ĝi devas,
Ewig wechselnd.   En ŝanĝo eterna.
 
Strömt von der hohen,   Kiam de l' alta,
Steilen Felswand   Kruta rokmuro
Der reine Strahl,   Fluas la pura radio,
Dann stäubt er lieblich   Ĝi polvas plaĉe
In Wolkenwellen   En nubaj ondoj
Zum glatten Fels,   Al glata roko,
Und leicht empfangen,   Kaj mildakceptite
Wallt er verschleiernd,   Ĝi ondas vuale,
Leisrauschend   Softmuĝe
Zur Tiefe nieder.   Al la profundo.
 
Ragen Klippen   Kaj se rifoj
Dem Sturz entgegen,   Kontraŭas la falon,
Schäumt er unmutig   Ĝi ŝaŭmas indigne
Stufenweise   Ŝtup-post-ŝtupe
Zum Abgrund.   Abismen.
 
Im flachen Bette   En malprofunda fluejo
Schleicht er das Wiesental hin,   Ĝi rampas tra l' valo herbeja,
Und in dem glatten See   Kaj en la glata lago
Weiden ihr Antlitz   Paŝtas sian vizaĝon
Alle Gestirne.   Astroj ĉielaj.
 
Wind ist der Welle   Vent' 'stas amanto
Lieblicher Buhler;   Ĉarma de l' ondo,
Wind mischt vom Grund aus   Vent' miksas funde
Schäumende Wogen.   Ondojn ŝaŭmantajn.
 
Seele des Menschen,   Vi, homa animo,
Wie gleichst du dem Wasser!   Similas al akvo.
Schicksal des Menschen,   Vi, sorto de l' homo,
Wie gleichst du dem Wind!   Similas al vent'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

 
  Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en la interreta poem-kolekto
"Argiope.poezio.net".