Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 19 Adieu Angla Arg-977-499 2009-11-30 15:06 Manfred nur tiun aldonu
Jan van Schoor Adiaŭ Esperanto Arg-976-499 2009-11-29 02:01 Manfred nur tiun forigu
N. N. 18 * Lebewohl Germana Arg-975-499 2009-11-29 01:28 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 18,
Adiaŭ

 
tradukita de Jan van Schoor
 
Por nin disigi venas
jam lasta la moment'
al paradiz' de ĝojo
reiru do sen plend'!
 
Liberon povas milde
donaci ja la mort';
al nova vivo iru
kaj al pli bona sort'!
 
Ne daŭros longe: baldaŭ
mi ĉe vi estos jam;
mi ĉi malsupre dume
memoros vin kun am'!
 
De nova tag' mateno
aperos, amatin':
ĝi, for de teraj zorgoj,
eterne ligos nin!
 
Traduko de la Germana poemo "Lebewohl" de
N. N. 18 en Esperanton de Jan van Schoor
.

Fonto de tiu ĉi Esperantigo:
http://www.literaturo.dk/lebewohl.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK 4640 Fakse. Danujo), kiu
verkis la retejon www.literaturo.dk,
trovis la tradukon en la revuo "Heroldo
de Esperanto", Köln.
N-ro 20/21 (829/830). 19/26-an de majo
1935. [La ret-adreso de s-ro Lars Kromann
estas: lars.kromann@mail.dk].