Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Alexander Taussig Grenzen der Menschheit Esperanto Arg-962-493 2009-08-17 16:05 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Grenzen der Menschheit Germana Arg-960-493 2009-08-17 12:42 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Taussig Limoj de l'homaro Esperanto Arg-961-493 2009-08-17 13:25 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Limoj de l'homaro

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Grenzen der Menschheit

 
tradukita de Alexander Taussig   tradukita de Alexander Taussig
 
Se la praega   Se la praega
Sankta la patro   Sankta la patro
..................   Trankvilamane
El nuboj rulsonaj   El nuboj rulsonaj
Sendas fulmbenojn   Sendas fulmbenojn
Super la teron,   Super la teron,
Mi de l'vestaĵo   Mi de l'vestaĵo
Lia la randon   Lia la randon
Kisas timeme,   Kisas timeme,
Fidon en brusto.   Lin konfidante.
 
Ĉar kun la dioj   Ĉar kun la dioj
Sin ne komparu   Sin ne komparu
Homa estaĵ'!   Homa estaĵ'!
Se lia verto   Tuŝas la stelojn
Tuŝas la stelojn   Tiam nenie
Tiam nenie   Plandoj malcertaj
Plandoj malcertaj   Povas sin kroĉi
Povas sin kroĉi   Kaj kun li ludas
Kaj kun li ludas   Nuboj kaj ventoj.
Nuboj kaj ventoj.    
 
Se li kun ostoj   Se li kun ostoj
Firmaj, fortikaj   Firmaj, fortikaj
Staras sur tero   Staras sur tero
Daŭre fondita,   Daŭre fondita,
Li ne kapablas   Li ne kapablas
Eĉ sin kompari   Eĉ sin kompari
Nek kun la kverko   Nek kun la kverko
Nek kun la vito.   Nek kun la vito.
 
Kio distingas   Kio distingas
Diojn de l'homoj?   Diojn de l'homoj?
Ke antaŭ tiuj   Ke antaŭ tiuj
Migras ondaro,   Migras ondaro,
Eterna torent':   Eterna torent':
Ondo nin levas,   Nin ondo levas,
Ond' nin englutas,   Ĝi nin englutas,
Ni alfundiĝas.   Ni alfundiĝas.
 
Rondo malvasta   Rondo malvasta
Vivon limigas   Vivon limigas
Nian kaj multaj   Nian kaj multaj
Generacioj   Generacioj
Daŭre viciĝas   Daŭre viciĝas
Al ĉeno senfina   Al ĉeno senfina
De la ekzisto.   De la ekzisto.
 
Traduko de la Germana poemo "Grenzen der
Menschheit" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Alexander Taussig
(*1865-08-24).

Pri la tradukinto Alexander Taussig vidu
la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Alexander_Taussig.
Lia traduko troviĝas en www.literaturo.dk,
en http://www.literaturo.dk/limoj.htm.
  Traduko de la Germana poemo "Grenzen der
Menschheit" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Alexander Taussig
(*1865-08-24).

Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en tiu
versio - kompare al al traduko de A.
Taussig, la trian kaj la lastan linion de
la unua strofo.