Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Alexander Taussig Grenzen der Menschheit Esperanto Arg-962-493 2009-08-17 16:05 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Grenzen der Menschheit Germana Arg-960-493 2009-08-17 12:42 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Taussig Limoj de l'homaro Esperanto Arg-961-493 2009-08-17 13:25 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Limoj de l'homaro

 
tradukita de Alexander Taussig
 
Se la praega
Sankta la patro
..................
El nuboj rulsonaj
Sendas fulmbenojn
Super la teron,
Mi de l'vestaĵo
Lia la randon
Kisas timeme,
Fidon en brusto.
 
Ĉar kun la dioj
Sin ne komparu
Homa estaĵ'!
Se lia verto
Tuŝas la stelojn
Tiam nenie
Plandoj malcertaj
Povas sin kroĉi
Kaj kun li ludas
Nuboj kaj ventoj.
 
Se li kun ostoj
Firmaj, fortikaj
Staras sur tero
Daŭre fondita,
Li ne kapablas
Eĉ sin kompari
Nek kun la kverko
Nek kun la vito.
 
Kio distingas
Diojn de l'homoj?
Ke antaŭ tiuj
Migras ondaro,
Eterna torent':
Ondo nin levas,
Ond' nin englutas,
Ni alfundiĝas.
 
Rondo malvasta
Vivon limigas
Nian kaj multaj
Generacioj
Daŭre viciĝas
Al ĉeno senfina
De la ekzisto.
 
Traduko de la Germana poemo "Grenzen der
Menschheit" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Alexander Taussig
(*1865-08-24).

Pri la tradukinto Alexander Taussig vidu
la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Alexander_Taussig.
Lia traduko troviĝas en www.literaturo.dk,
en http://www.literaturo.dk/limoj.htm.