Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Sonedo 1 Esperanto 1983-12-20 Arg-954-491 | MR-110-01 2009-03-27 11:06 Manfred nur tiun forigu
Johann Gottlob Regis Sonett 1 Germana Arg-955-491 2009-03-27 11:19 Manfred nur tiun aldonu
Markus Marti Sonett 1 Germana Arg-956-491 2009-03-28 11:04 Manfred nur tiun aldonu
William Shakespeare * Sonnet 1 Angla Arg-953-491 2009-03-27 11:02 Manfred nur tiun aldonu

William Shakespeare,
Sonedo 1

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Pliiĝon ni deziras de la dioj,
Por ke pludaŭru ĉiam la belec’
Kaj ke per novaj hom-generacioj
La viv’ ne ĉesu en la estontec’.
 
Sed vi, kontenta pri supraĵa sci’,
De via fajr’ avara memnutranto,
Malsaton en abundo faras vi,
De via mem’ vi estas minacanto!
 
De la juneco freŝa vi ornam’,
Heroldo sola de l’ printemp-sezon’,
Kaŝiĝas en la brusto via flam’,
Perdiĝas tiel la plej kara bon’.
 
Eluzu vian donon, por ke ĝi
Ne neniiĝu en la tomb’ kun vi.
 
Traduko de la Angla poemo "Sonnet 1" de
William Shakespeare (*1564-04-13 -
†1616-05-03) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983-12-20.

Esperantigo laŭ la germanigo verkita de
Johann Gottlob Regis (Johano Diopaco
Regiso, 1791 – 1854)