Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Marie Theres Becker * Jahreswechsel Germana Arg-949-490 2009-01-23 14:13 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Jarŝanĝo Esperanto Arg-950-490 2009-01-23 14:15 Manfred nur tiun forigu

Marie Theres Becker,
Jarŝanĝo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ree ni havas
Tricent sesdek kvin nekonatajn tagojn
antaŭ ni.
 
Ne ĉiuj estos
feliĉaj -
tion instruis al ni
la multaj
pasintaj jaroj.
 
Sed kun
la fido je
la proksimeco de Dio
kaj la helpo
de multaj homoj,
kiuj estas proksimaj al ni,
fariĝos ankaŭ la
venonta jaro
ĝojiga nova jaro.
 
Traduko de la Germana poemo "Jahreswechsel"
de Marie Theres Becker en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).