Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Annette von Droste-Hülshoff * Der Knabe im Moor Germana Arg-96-49 2003-10-25 00:07 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La knabo en la marĉo Esperanto 1991 Arg-97-49 | MR247-7c 2003-10-25 18:27 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
La knabo en la marĉo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Timige estas iradi tra
La marĉ’ en duonmallumo,
Se kroĉtrikas ramptigoj kaj turnas la
Fantomoj sin el la fumo.
Elsaltas sub ĉiu pieda tret’
Elfende siblante fontanet’.
Timiga estas la marĉo ja,
Se kraketas la kana ventumo.
 
Infano, kvazaŭ pro ega turment’
Surmarĉe kuradas tie.
Blovadas kave surface la vent’,
Rasletas ĉe hego ie.
Elfosas perfida la marĉlaborul’
Sekrete la torfon de l’ bienul’.
Ĉu venas jen best’? Pro terura sent’
La knabo kaŭras fobie.
 
De l’ bordo fikse elstaras ŝtipar’,
Horore kapskuas la pino,
Kuregas la knabo tra l’ kana arbar’,
Bategas la kor’ en la sino.
Susure bruetas, sidas en
Densejo la marĉspinistino jen.
ŝi turnas haspelon en fragmitar’,
La malbenita fiino.
 
Antaŭen, rapidu antaŭen nur!
Antaŭen, vin io pelas!
Marĉakvo ekbolas dum lia kur’,
ĝi fajfas, ĝi sible anhelas.
Ĝi estas fantoma melodi’,
La fimuzikist’ ludas tie ĉi,
La violonisto, kiu de sur
La tabloj telerojn ŝtelas.
 
Subite la marĉo fendas sin,
Eliĝas suspiro kria!
Ho ve, jen vokas damnita fein’:
„Mizera animo mia!“
Saltegas la knabo pro ega ektim’,
Sed estas anĝelo en lia proksim’.
Alie fosist’ iam trovus lin,
Nur restus ostaro lia.
 
Firmiĝas la tero nun pli kaj pli,
Jen brilas lumet’ esperige.
Li lasas la marĉon malantaŭ si,
La lampo flagras hejmige.
Profunde li spiras post tiu kur’,
Kaj reen rigardas li time nur.
En tiu kanaro malantaŭ li
Ja estis timegige.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Knabe im
Moor" de Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1991.

Verkita de la poetino Drostehujlshofo,
Anetino de
(Annette von Droste-Hülshoff, 1797 -
1848).
Esperantigis: Manfredo Ratislavo en 1991
laŭ la origina germanalingva teksto.