Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Martin Luther * Vom Himmel hoch, da komm ich her Germana 1535 Arg-939-483 2008-12-27 15:47 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo De la ĉielo venas mi Esperanto Arg-940-483 2008-12-27 15:47 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner El alta ĉielo Esperanto Arg-1241-483 2012-10-18 10:43 Manfred nur tiun aldonu

Martin Luther,
De la ĉielo venas mi

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1.) “De la ĉielo venas mi,
rakonti volas mi al vi
pri ege bona, nova aĵ’;
jen estas mia raportaĵ’.
 
2.) Hodiaŭ naskis virgulin’
infanon, kiu savos vin.
ĝi estas fil’ de nia Di’,
ĝojeju vi pro tiu ĉi!
 
3.) ĝi estas Kristo, nia Di’,
el la mizer’ vin gvidos Li.
Li volas esti la Savant’,
de viaj pekoj purigant’.
 
4.) Alportas feliĉegon ĝi
al vi de l’ patro, nia Di’,
ke vivu vi en la ĉiel’
kun ni en la eterna hel’.
 
5.) La signon memorigu vi:
En stala trogo kuŝas ĝi,
troviĝas tie la infan’,
tenanta ĉion en la man’.”
 
6.) Eniru ĝoje ĉiuj ni
kun la paŝistoj tien ĉi,
por vidi, kion donis Di’
per Sia filo nun al ni.
 
7.) Atentu vi, ho mia kor’,
rigardu tiun en ador’.
Jen kuŝas nude en troget’
la ege kara Jesuet’.
 
8.) Jesu’, mi bonvenigas Vin,
ĉar Vi ne malakceptas min,
vizitas mizerulon min;
aĥ, kiel mi nur danku Vin.
 
9.) Sinjor’, de ĉiu aĵ’ kreul’,
aĥ, kia iĝis Vi etul’!
Vi kuŝas sur la fojno jen,
de kiu manĝis la azen’!
 
10.) Se estus tiu mondo pli
grandega ol nun estas ĝi,
malvastus tamen ĝi por Vi,
samkiel tiu trogo ĉi!
 
11.) Ne per silkvesto kaj velur’,
vestita eatas vi ja nur
per vindoj; sed en tiuj ĉi
aspektas kiel reĝo Vi.
 
12.) Plaĉinta estas ja al Vi,
elmontri tiel nun al ni,
ke antaŭ vi de l’ mondo or’
ja estas tute sen valor’.
 
13.) Ho, mia kara Jesuet’,
farita estu la litet’
por Vi en mia kora ŝrank’;
mi ne forgesu vin pro dank’.
 
14.) Pro tio ĝoje saltu mi
kaj kantu laŭ la melodi’
de laŭdokant al Via glor’,
ho mia kara Di-Sinjor’!
 
15.) Honor’ kaj laŭd’ al nia Di’,
ĉar Sian filon donis Li
al ni surtera la homar’.
Ni ĝoju kun la anĝelar’!
 
Traduko de la Germana poemo "Vom Himmel
hoch, da komm ich her" de Martin Luther
(*1483 - †1546) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

En la katolika preĝo- kaj kantlibro de
la episkopejo Monastero/Vestfalio (MÜNSTER
/ WESTFALEN), Germanujo, estas antaŭmetita
kiel la unua strofo enkonduka strofo, kiu
klarigas, ke la sekvaj kvin strofoj estas
la parolo de la anĝelo, kiu anoncas al
la paŝtistoj la naskiĝon de Jesuo. Jen
la Esperantigo de tiu enkonduka strofo:
\begin{my-verse}
0.) Jen venis kun miriga klar’\\
anĝelo al la paŝtistar’;\\
sendita estis li de Di’\\
kaj jenajn vortojn diris li:
\end{my-verse}