Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Jensen, Hans Erik Al la naturo Esperanto Arg-937-482 2008-12-11 10:21 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Al la naturo Esperanto 2008-12-11 Arg-936-482 | MR-473-01 2008-12-12 21:06 Manfred nur tiun forigu
Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg, Friedrich Leopold * An die Natur Germana Arg-935-482 2008-12-12 21:06 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg,
Al la naturo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Dolĉa, sankta vi natur’,
Iru mi sur via spur’,
Gvidu min ĉe via man’,
Kvazaŭ estus mi infan’!
 
Laciĝinte tiam mi
Sinkas al la brust’, al vi,
Trinkas ĝojon de miel’,
Estas mi en la ĉiel’.
 
Aĥ! Mi sentas bone min!
Ĉiam volas ami vin ;
Iru mi sur via spur’,
Dolĉa, sankta vi natur'!
 
Traduko de la Germana poemo "An die Natur"
de Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu
Stolberg-Stolberg (*1750-11-07 -
†1819-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2008-12-11.

Por tiu ĉi poemo komponis muzikaĵon la
germana komponisto Franz Schubert (1797
- 1828). Vidu la retejon
http://www.klassika.info/Komponisten/Schubert/Lied/D_372.