Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al la naturo Esperanto 2008-12-11 Arg-936-482 | MR-473-01 2008-12-12 21:06 Manfred nur tiun forigu
Hans Erik Jensen Al la naturo Esperanto Arg-937-482 2008-12-11 10:21 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg * An die Natur Germana Arg-935-482 2008-12-12 21:06 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg,
Al la naturo

 

Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg,
Al la naturo

 
tradukita de Hans Erik Jensen   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Vi naturo, sankta, kara,   Dolĉa, sankta vi natur’,
laŭ la vojo via klara   Iru mi sur via spur’,
gvidu min per via mano,   Gvidu min ĉe via man’,
estu do al ni ekrano.   Kvazaŭ estus mi infan’!
 
Laca, kara amikino,   Laciĝinte tiam mi
kuŝas mi ĉe via sino,   Sinkas al la brust’, al vi,
suĉas ĝojon plej ĉielan,   Trinkas ĝojon de miel’,
lulas min en dorman belan.   Estas mi en la ĉiel’.
 
Amas mi vin kiel infano,   Aĥ! Mi sentas bone min!
iras nur ĉe via mano   Ĉiam volas ami vin ;
laŭ la vojo via klara,   Iru mi sur via spur’,
vi naturo, sankta, kara!   Dolĉa, sankta vi natur'!
 
Traduko de la Germana poemo "An die Natur"
de Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu
Stolberg-Stolberg (*1750-11-07 -
†1819-12-05) en Esperanton de Hans
Erik Jensen (†1973-06-18).

Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝas
en la kantlibro "Esperanto-Sangbogen",
eldonita 1941 de Dana Esperanto-Asocio
kaj Dansk Esperanto-Selskab, n-ro 27.
S-ano Lars Kromann [Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, lars.ev@get2net.de]
transprenis ĝin en sian poem- kaj
kant-kolekton "www.esperantonia.dk". Vidu
la retejon http://www.esperantonia.dk/allanaturo.htm.
  Traduko de la Germana poemo "An die Natur"
de Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu
Stolberg-Stolberg (*1750-11-07 -
†1819-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2008-12-11.

Por tiu ĉi poemo komponis muzikaĵon la
germana komponisto Franz Schubert (1797
- 1828). Vidu la retejon
http://www.klassika.info/Komponisten/Schubert/Lied/D_372.