Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hans Erik Jensen Al la naturo Esperanto Arg-937-482 2008-12-11 10:21 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg * An die Natur Germana Arg-935-482 2008-12-12 21:06 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Al la naturo Esperanto 2008-12-11 Arg-936-482 | MR-473-01 2008-12-12 21:06 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg,
Al la naturo

 

Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg,
An die Natur

 

Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg,
Al la naturo

 
tradukita de Manfred Retzlaff       tradukita de Hans Erik Jensen
 
Dolĉa, sankta vi natur’,   Süße, heilige Natur,   Vi naturo, sankta, kara,
Iru mi sur via spur’,   Lass mich gehn auf deiner Spur,   laŭ la vojo via klara
Gvidu min ĉe via man’,   Leite mich an deiner Hand,   gvidu min per via mano,
Kvazaŭ estus mi infan’!   Wie ein Kind am Gängelband!   estu do al ni ekrano.
 
Laciĝinte tiam mi   Wenn ich dann ermüdet bin,   Laca, kara amikino,
Sinkas al la brust’, al vi,   Sink' ich dir am Busen hin,   kuŝas mi ĉe via sino,
Trinkas ĝojon de miel’,   Atme süße Himmelslust   suĉas ĝojon plej ĉielan,
Estas mi en la ĉiel’.   Hangend an der Mutterbrust.   lulas min en dorman belan.
 
Aĥ! Mi sentas bone min!   Ach! Wie wohl ist mir bei dir!   Amas mi vin kiel infano,
Ĉiam volas ami vin ;   Will dich lieben für und für;   iras nur ĉe via mano
Iru mi sur via spur’,   Lass mich gehn auf deiner Spur,   laŭ la vojo via klara,
Dolĉa, sankta vi natur'!   Süße, heilige Natur!   vi naturo, sankta, kara!
 
Traduko de la Germana poemo "An die Natur"
de Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu
Stolberg-Stolberg (*1750-11-07 -
†1819-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2008-12-11.

Por tiu ĉi poemo komponis muzikaĵon la
germana komponisto Franz Schubert (1797
- 1828). Vidu la retejon
http://www.klassika.info/Komponisten/Schubert/Lied/D_372.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu
Stolberg-Stolberg (*1750-11-07 -
†1819-12-05).

Dies Gedicht ist von dem Komponisten Franz
Schubert (1797 - 1828) im Jahre 1816
vertont worden. Siehe
http://www.klassika.info/Komponisten/Schubert/Lied/D_372/.
  Traduko de la Germana poemo "An die Natur"
de Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu
Stolberg-Stolberg (*1750-11-07 -
†1819-12-05) en Esperanton de Hans
Erik Jensen (†1973-06-18).

Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝas
en la kantlibro "Esperanto-Sangbogen",
eldonita 1941 de Dana Esperanto-Asocio
kaj Dansk Esperanto-Selskab, n-ro 27.
S-ano Lars Kromann [Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, lars.ev@get2net.de]
transprenis ĝin en sian poem- kaj
kant-kolekton "www.esperantonia.dk". Vidu
la retejon http://www.esperantonia.dk/allanaturo.htm.