Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heine, Heinrich * Weltlauf Germana Arg-94-48 | MR-239-1 2003-10-25 00:03 Manfred nur tiun aldonu
Kalocsay, Kálmán Tia la mondo Esperanto Arg-1077-48 2010-05-21 13:08 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo Tia estas la mondo Esperanto Arg-95-48 | MR-239-1 2003-10-25 19:56 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Tia estas la mondo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Se vi havas multon, vi
Baldaŭ ekposedos plion.
Se malmulton havas vi,
Oni prenos ankaŭ tion.
 
Lasu entombigi vin,
Se vi havas, aĥ, nenion –
Ĉar vivrajton havas nur
Tiu, kiu havas ion.
 
Traduko de la Germana poemo "Weltlauf" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).

Verkita de la poeto Hejno, Henriko
(HEINRICH HEINE, 1797 - 1856).

Esperantigis: Manfredo Ratislavo
en Oktobro de 1990 laŭ la origina
germanalingva teksto.