Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gotthilf Sellin * Paca kanto de la Esperantistoj Esperanto Arg-929-479 2008-10-17 23:17 Manfred nur tiun forigu

Gotthilf Sellin,
Paca kanto de la Esperantistoj

 
Kantebla laŭ la melodio de la germana
kanto "Stimmt an mit hellem, hohem Klang".
 
1. Nun kantu vi je forta son',
resonu la fanfaroj
de mont' al val', de mar' al ŝton'
en kampoj kaj arbaroj.
 
2. Nun kantu novan tempon vi,
vi kantu novan teron.
Potencan Dio mem en ni
ekcitis jam esperon.
 
3. Ne plu batalos en koler'
la bonaj kaj malbonaj,
ne plu ektremos nia ter'
de l' tondro de kanonoj.
 
4. Japanon, Ruson tie ĉi
admiros ni ligitajn,
Germanon tie vido ni
kaj Francon kunigitajn.
 
5. Ne Irlandanon Anglo plu
aŭ Hindo nin malbenos,
ne blanka flavan, nigran plu
mokegos aŭ ĉagrenos.
 
6. Ĉar ĉiuj fratoj estos ni,
amantoj kaj helpantoj,
kaj ĉiuj kompreniĝos vi,
samlingve parolantoj.
 
7. Kaj kiu estas nun al ni
la kunplektant' rubando?
Ĝin konas ĉiuj, estas ĝi
la kara Esperanto.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

La kanto troviĝis sur paĝoj 18 kaj 19
de la kantlibreto de la 4a Universala
Esperanto-Kongreso, okazinta en 1908 en
la germana urbo Dresdeno (Dresden).