| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Sellin, G. | * Paca kanto de la Esperantistoj | Esperanto | Arg-929-479 | 2008-10-17 23:17 Manfred | nur tiun forigu |
G. Sellin, |
| Kantebla laŭ la melodio de la germana kanto "Stimmt an mit hellem, hohem Klang". |
| 1. Nun kantu vi je forta son', |
| resonu la fanfaroj |
| de mont' al val', de mar' al ŝton' |
| en kampoj kaj arbaroj. |
| 2. Nun kantu novan tempon vi, |
| vi kantu novan teron. |
| Potencan Dio mem en ni |
| ekcitis jam esperon. |
| 3. Ne plu batalos en koler' |
| la bonaj kaj malbonaj, |
| ne plu ektremos nia ter' |
| de l' tondro de kanonoj. |
| 4. Japanon, Ruson tie ĉi |
| admiros ni ligitajn, |
| Germanon tie vido ni |
| kaj Francon kunigitajn. |
| 5. Ne Irlandanon Anglo plu |
| aŭ Hindo nin malbenos, |
| ne blanka flavan, nigran plu |
| mokegos aŭ ĉagrenos. |
| 6. Ĉar ĉiuj fratoj estos ni, |
| amantoj kaj helpantoj, |
| kaj ĉiuj kompreniĝos vi, |
| samlingve parolantoj. |
| 7. Kaj kiu estas nun al ni |
| la kunplektant' rubando? |
| Ĝin konas ĉiuj, estas ĝi |
| la kara Esperanto. |
| Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas G. Sellin. La kanto troviĝis sur paĝoj 18 kaj 19 de la kantlibreto de la 4a Universala Esperanto-Kongreso, okazinta en 1908 en la germana urbo Dresdeno (Dresden). |