Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hofmannsthal, Hugo von * Die Beiden Germana Arg-914-474 2008-06-03 08:00 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Ambaŭ Esperanto 2008-06-02 Arg-915-474 | MR-467-1 2008-06-03 08:08 Manfred nur tiun forigu

Hugo von Hofmannsthal,
Die Beiden

 

Hugo von Hofmannsthal,
Ambaŭ

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
Sie trug den Becher in der Hand   La vin-pokalon portis ŝi
- Ihr Kinn und Mund glich seinem Rand -   - Al ŝia buŝ’ similis ĝi -
So leicht und sicher war ihr Gang,   Ŝi paŝis tien kun leĝer’,
Kein Tropfen aus dem Becher sprang.   Ne saltis guto al la ter’.
 
So leicht und fest war seine Hand:   Leĝere, tamen firme li
Er ritt auf einem jungen Pferde,   Sur juna rajd-ĉevalo sidis,
Und mit nachlässiger Gebärde   Per fajna gesto li ĝin bridis
Erzwang er, dass es zitternd stand.   Kaj treme staris tiu ĉi.
 
Jedoch , wenn er aus ihrer Hand   Sed kiam la pokalon li
Den leichten Becher nehmen sollte,   Transpreni volis de l’ knabino,
So war es beiden allzu schwer:   Ekvibris ili ambaŭ tre
Denn beiden bebten sie so sehr,   Kaj mano trovis manon ne,
Dass keine Hand die andre fand   Ne povis teni tiun ĉi,
Und dunkler Wein am Boden rollte.   Kaj sur la grundon fluis vino.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Hugo von Hofmannsthal (*1874-02-01 -
†1929-07.15).

Ein Ausdruck dieses Gedichtes ist abgedruckt
in der Zeitschrift "Natur und Medizin"
03/2008, entnommen aus dem Gedichtband
"Deutsche Gedichte", der von dem ehemaligen
deutschen Bundespräsidenten Karl Carstens
herausgegeben worden ist.
  Traduko de la Germana poemo "Die Beiden"
de Hugo von Hofmannsthal (*1874-02-01 -
†1929-07.15) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2008-06-02.

Mi, Manfred Retzlaff, trovis la originan
germanan version de tiu ĉi poemo en la
revuo "Natur und Medizin" 03/2008, sur
paĝo 18. Ĝi aperis presite ankaŭ en la
libro "Deutche Gedichte", eldonita de la
iama germana federacia prezidanto Karl
Carstens.