Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Ich will meine Seele tauchen Germana Arg-912-473 2008-05-30 22:28 Manfred nur tiun aldonu
Hein Wernik L' animo mia eniru Esperanto Arg-913-473 2008-05-30 22:36 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
L' animo mia eniru

 
tradukita de Hein Wernik
 
L' animo mia eniru
Profunde en kalik' de lili';
Re kanton ĝi sone elspiru,
La kanton de l' kara de mi.
 
La kant' estu vibre tremanta
Kiel kiso de ŝia amor',
Al mi iam buŝe premanta
En ĉiama kaj dolĉrava hor'.
 
Traduko de la Germana poemo "Ich will
meine Seele tauchen" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Hein Wernik.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun
poem-tradukon de s-ro Hein Wernik (Prinsenlaan
26, NL-6542 TB Nijmegen, Nederlando) per
letero de l' 18.05.2008.