Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Augustin Wibbelt * Seißengedengel Basgermana Arg-906-470 2010-02-20 18:16 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Falĉil-akrigado Esperanto Arg-907-470 2010-02-20 18:14 Manfred nur tiun forigu

Augustin Wibbelt,
Falĉil-akrigado

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kiel kantado
En la trankvilo,
Kiel sonado
De sonorilo
Sonas arĝente
La akrigad‘ de falĉilo!
 
Tra la kamparo
Iris mi, kiam
Brilis la suno;
Ĝojis mi tiam.
Ho, mia koro,
Kiel batadis ĝi iam!
 
Greno-falĉiloj,
Kiuj promesis
Tian feliĉon,
Soni nun ĉesis –
Kaj la feliĉon,
Preskaŭ mi ĝin jam forgesis.
 
Traduko de la Basgermana poemo "Seißengedengel"
de Augustin Wibbelt (*1862-09-19 -
†1947-09-14) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Profesoro d-ro Hans Taubken, kunlaboranto
kaj estrarano de la societo "Augustin
Wibbelt", afable permesis al mi, Manfred
Retzlaff, per retletero de l' 30.04.2008
la enretigon de miaj tradukoj de poemoj
de Augustin Wibbelt. Vidu ankaŭ la retejon
de la societo "Augustin Wibbelt":
http://www.muenster.org/wibbelt/.