Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Marie Hankel * Nia lingvo Esperanto 1907 Arg-895-468 2008-04-22 13:28 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Unsere Sprache Germana 2008-05 Arg-952-468 2009-03-18 19:01 Manfred nur tiun forigu

Marie Hankel,
Nia lingvo

 

Marie Hankel,
Unsere Sprache

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nia lingvo Esperanto   Uns’re Sprache Esperanto
donas helpon en la mond’.   hilft den Menchen überall.
Ho, kreskadu la anaro   Viele Menschen sind begeistert.
de pacema granda rond’.   O, es wachse deren Zahl!
Kaj fermiĝu per kompreno   Wenn die Völker sich verstehen,
de l’malpaco ĉefa front’,   die Sprachschranke niederfällt,
Nia lingvo Esperanto   ja, dann gibt es endlich Frieden,
povas servi kiel pont’.   endlich Frieden in der Welt.
 
Ni ne perdu la kuraĝon,   Lasst uns nicht den Mut verlieren,
alta estas nia cel’,   unser Stern führt uns zum Ziel.
Nur antaŭen! Nia stelo   Vorwärts, vorwärts! Nicht verzagen!
alte brilas en ĉiel’.   Koste es auch noch so viel!
Pro la lingvo Esperanto   Uns’re Sprache Esperanto
disvastiĝos granda hel’,   Bringt der Welt ein helles Licht.
Ni ne perdu la kuraĝon,   Unser Ziel werd’n wir erreichen,
alta estas nia cel’.   wenn’s uns nicht an Mut gebricht.
 
Nia lingvo Esperanto   Uns’re Sprache Esperanto
disvastiĝas tra l’ aer’   wird verbreitet in der Welt,
Ĝis popoloj pli liberaj   bis die Völker sich verstehen
sin komprenos trans la ter’.   unterm hohen Himmelszelt.
Ni laboru ne laciĝe   Unermüdlich woll’n wir kämpfen
por la venko kun esper’.   und wir geb’n es allen kund:
Nia lingvo Esperanto,   uns’re Sprache Esperanto
tra la tuta ronda sfer’.   Für das ganze Erdenrund!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Marie Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 -
†1929-12-15), publikigita 1907.

Laŭ telefona informo de s-ro d-ro Wolfgang
Schwartz (Finsterwalder Str. 7, D-01239
Dresden) de l’ 21.04.2008 la poemo estas
verkita de la poetino Marie Hankel en
1907.
  Traduko de la Esperanta poemo "Nia lingvo"
de Marie Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02
- †1929-12-15) en la Germanan de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2008-05.

Germanigita en Majo de 2008 de Manfredo
Ratislavo
(Manfred Retzlaff, * 04.11.1938,
Stettiner Str. 16.D-59302 Oelde, Germanujo).

Im Mai 2008 übersetzt ins Deutsche von
Manfred Retzlaff, * 04.11.1938
(Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde).