Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hankel, Marie * Nia lingvo Esperanto 1907 Arg-895-468 2008-04-22 13:28 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Unsere Sprache Germana 2008-05 Arg-952-468 2009-03-18 19:01 Manfred nur tiun aldonu

Marie Hankel,
Nia lingvo

 
Nia lingvo Esperanto
donas helpon en la mond’.
Ho, kreskadu la anaro
de pacema granda rond’.
Kaj fermiĝu per kompreno
de l’malpaco ĉefa front’,
Nia lingvo Esperanto
povas servi kiel pont’.
 
Ni ne perdu la kuraĝon,
alta estas nia cel’,
Nur antaŭen! Nia stelo
alte brilas en ĉiel’.
Pro la lingvo Esperanto
disvastiĝos granda hel’,
Ni ne perdu la kuraĝon,
alta estas nia cel’.
 
Nia lingvo Esperanto
disvastiĝas tra l’ aer’
Ĝis popoloj pli liberaj
sin komprenos trans la ter’.
Ni laboru ne laciĝe
por la venko kun esper’.
Nia lingvo Esperanto,
tra la tuta ronda sfer’.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Marie Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 -
†1929-12-15), publikigita 1907.

Laŭ telefona informo de s-ro d-ro Wolfgang
Schwartz (Finsterwalder Str. 7, D-01239
Dresden) de l’ 21.04.2008 la poemo estas
verkita de la poetino Marie Hankel en
1907.